Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер
Шрифт:
Интервал:
Закладка:
Mi petas vian pardonon pri la dusemajna silentado, kiu estis kaǔzita de la ekzamenoj. Mi jam trapasis ilin kaj almenaǔ dum la nuna libertempo mi estas skribonta al vi regule.
Do kelkajn vortojn por iom prezenti min. Mi naskiĝis antaǔ dudek jaroj. Ekde la sepjara aĝo mi estas senĉese studanta – dek jarojn en la meza lernejo, tri jarojn en la universitato. En nia ŝtato ĉiuj rajtas je senpaga studado, do ekzistas ĉiuj kondiĉoj por fariĝi homo, utila por la socio.
Mi hobias pri arto, precipe pri pentrado. Oni opinias eĉ, ke mi havas kapablojn pri pentrarto. Ĉu tio veras, mi ne certas. Tamen iĝi pentristo neniam estis mia celo, ĉar mi ne sentas, ke mi povas tie multon atingi.
Mi revas pri malproksimaj vojaĝoj kaj kredas, ke la ekstudo de Esperanto helpos al mi baldaǔ trafi en la simbolan landon Esperantujo, kiu ne havas limojn. En la urba Esperanto-klubo mi ne nur kotizas, sed aktive partoprenas ties vivon. Mi jam abonas kelkajn revuojn en la Internacia lingvo kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ebloj por vojaĝi multas: por ĉi somero en nia lando estas planataj du junularaj, lernejana, natur-amika kaj ĝenerala Esperanto-tendaroj. Krome, esperantistoj organizos konstrutaĉmenton, surmontan kaj surakvan turistajn marŝojn. Kien mi veturu? Pleje verŝajnas, ke mi konstrutaĉmentos.
Mi ŝatas la naturon, la puran aeron kaj tial ofte dum ripoztagoj mi kune kun geamikoj forlasas la kutimajn zorgojn en la urbo kaj veturas en vilaĝojn kaj arbarojn. Agrablas frumatene lavi la tutan korpon per rivera akvo, kuŝadi sur la mola herbo, rigardante la nubojn. Ĉirkaǔe regas senbruo, nur aǔdiĝas la venteto kaj voĉoj de birdoj, kiuj sur-arbas.
Mi kolektas Esperantan bibliotekon. Ĵus mi tralegis la gajan romanon de Cezaro Rossetti (Ĉezaro Roseti) «Kredu min, sinjorino!». Mankas vortoj por esprimi mian plezuron! Nun mi estas leganta la faktoplenan libron de Ludovikito «Senlegenda biografio de Zamenhof».
Mi timas, ke mia letero iĝis tro longa. Tial mi finas, sendante al vi adiaǔe miajn korajn bondezirojn.
Sincere via Andreo.
Задания
14.1. Что означают следующие слова?
Motorkonstrua; fotoregistrilo; simbolaro; simbolismo; aĉetanto; konsentema; senreviĝi; familiestro; ekbruligi; suneto; duonvoĉe; adiaǔi; deiri; ekstereǔropa; forveturinta; kontraǔnatura; kontraǔdiro; memregado; herbaĉo; kunekzistado; ovaĵo; ovoflavo; kamparanoj; ventego; akceptejo; necerteco; neatingebla; ŝanĝenda; rekonstruata; apudlima; elteni; enteni; interligo; kromnomo; sinsekve; trae; diserigi; artisto; montrilo; artefarita; malindulo; ektimi; antaǔtimi; iom-post-ioma; kapjesi; irmaniero; tempolimo; laǔi.
14.2. Переведите сочетания:
venu antaǔ la kvina horo; iri ekster la urbon; loĝi ĉe la gepatroj; resti anstataǔ estro; interkonsenti pri renkontiĝo; kontenta pri sukceso; okaze de la naskiĝtago; malgraǔ via opinio; trinki po du glasojn da suko; manko de sperto; estimo de la gefiloj al la gepatroj; tra la ventego; aĉeti por 50 kopekoj; skribi por adiaǔi; prepariĝi por festo; kuracilo kontraǔ multaj malsanoj; nenie aliloke krom tie ĉi; pro kio vi ne venis?; tio estas super mia kompreno; kaǔze de via nescio; resti inter akcepteblaj limoj; fari pro neceso; respondi post mallonge; mi finis tion ĉirkaǔ majo; ŝi loĝas trans la strato; naĝi laǔ bordo; sub tiu ĉi kondiĉo; havi rajton je studado; kredi al amiko; kredi je feliĉo; kredi je nenio; poŝtmarko je kvin kopekoj; libera je mankoj; veni sen esti invitita; sendi per poŝto; dum la proksimaj tagoj; belarta konkurso; kanti plenvoĉe.
14.3. Переведите фразы:
Kaj subite vi aperos antaǔ mi.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
Oni parolas pli volonte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj.
Kun bonaj esperoj adiaǔo estas ĉiam festo (J. W. Goethe/Gjote).
Kio estas komenciĝinta, tio estas finiĝonta.
Du moneroj en unu monujo estas farantaj pli da bruo, ol cent moneroj.
Hieraǔ mi estis forkuranta de pluvo, sed anstataǔe mi trafis sub pluvegon.
Ĉu la koko estis kantinta aǔ ne, la tago komenciĝis.
Ellerninte la lingvon Esperanto, mi estis enironta la simbolan landon Esperantujo.
Kiu estos manĝanta salon, tiu estos trinkonta akvon.
Tio, kio estas farita de homo, povas esti refarota de homo (F. Winson/Ǔinson).
Kio kostas malmulte, estas estimata ankoraǔ pli malmulte (M. Cervantes/Servantes).
Se la homo vivas sen esti rimarkata, lia morto ne estos rimarkita.
Kio indas esti farita, tio indas esti farita bone.
Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita.
Neniu estas tiel maljuna, ke li ne estus kredanta, ke li povas vivi ankoraǔ almenaǔ unu jaron.
Zorgu, ke ĝi estu farita.
Tiu ĉi laboro dume ne estas plenumita, sed ĝi estas plenumebla, plenuminda, eĉ plenumenda, do plenumata kaj nepre plenumota.
Li ĉiam silentadis, kvazaǔ li estus pleniginta la buŝon per akvo.
Se vi ekmanĝis – finmanĝu, se vi ekparolis – finparolu!
Timo pri malfeliĉo pli aĉas, ol la malfeliĉo mem.
De bona edzo la edzino ne foriros, same kiel de bona estro ne foriros subulo.
Estro ne malsatas.
La korpo ne estas la plej granda, kion povas doni la virino (R. Rolland/Rolan).
Ne preterlasu vian feliĉon!
Kiun timas multaj, tiu mem timas multajn.
Estas senutile peti pri estimo kaj amo.
Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.