Книги онлайн и без регистрации » Разная литература » Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер

Учебник языка эсперанто. Основной курс - Борис Григорьевич Колкер

Шрифт:

-
+

Интервал:

-
+

Закладка:

Сделать
1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 72
Перейти на страницу:
sur la teron kaj kantis novajn Esperantajn kantojn. Kiam ekvesperiĝis, ni envagoniĝis kaj ekveturis hejmen.

— Do la eksterurbiĝo plaĉis al vi, ĉu ne?

— Jes, ege plaĉis. Vi ĝuste diris: hodiaǔ mi estas feliĉa. Oni devas ne nur bone labori, sed ankaǔ bone ripozi.

— Nu, mi jam devas iri. Al mi estis agrable vin revidi.

— Estu sana!

Задания

8.1. Что означают следующие слова?

Kantistino; geedzoj; malhelpi; malalta; maldika; ĝisatendi; interrespublika; kelkfoje; memkritiko; morgaǔa; senrezulta; subteni; trairi; komenca; komencanta; komenciĝanta; helpantino; gelaboristaro; rekomenci; ekvidinte; eksterlandano; bildvortaro; arbareto; arbetaro; atendejo; ludilo; ĉiujara; ĉiaokaze; ĉiamverda; duonmonata; feliĉegulo; antaǔtempa; apude; malplimulto; plejparte; samfamilianoj; aliĝi; eligi; alifoje; plezurigi; sin deteni; formanĝi; kunludanto; neniigi; nea; onidiroj; unuavide; okazigi; priafera letero; alttemperatura; ĉiea.

8.2. Переведите сочетания:

stari apud la pordo; okaze de la forveturo; ekster la domo; loĝejo kun kvar fenestroj; venu post vendredo; ĉirkaǔ Tero; inter arboj; el la urbo; aro da objektoj; ĝi estas al vi por memoro; en la komenco; komencu de la komenco; teni per la mano; preni je la mano; ripozi dum varmega tago; vagonaro al Jekaterinburgo; helpo de Anatolo al amiko pri grava afero; veturi tra la tuta lando; faru tion antaǔ ĉio; foriri sen decidi la demandon; infanoj sub dek ses jaroj; ludi gitaron; je kapo pli alta; komence de la leciono; memori por la tuta vivo; urbo ĉe Dnestro; ripozi ĝis la vespero; rigardi alvizaĝe; je via feliĉo!; kanti ĥore.

8.3. Переведите фразы:

Ankoraǔ neniu plaĉis al ĉiu.

Neniu komenco estas facila.

Estas nenio sekreta, kio ne fariĝos malsekreta.

Kiu amas ĉion, amas nenion (D. I. Pisarev).

Estas nenio pli malsaĝa, ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa (F. La Rochefoucauld/Laroŝfuko).

Nenia spegulo montras malbelan virinon.

Kiu loĝas ĉie, loĝas nenie (Marcialo).

Mi neniel povas vin forgesi.

Neniam malfeliĉo venas sola.

Pli bone malmulte, ol neniom.

Ĉies amiko estas nenies amiko.

Mi atendas ĉiam sole vin.

Ne al ĉia demando necesas respondo (Publius Syrus/Sirus).

Ĉiuj miaj pensoj estas kun vi.

Ĉiu «tial» havas sian «kial.»

Ami la tutan homaron ne estas malfacile, pli malfacile estas ami ĉiun homon (E. G. Kazakeviĉ).

Mi memoros vin ĉiutage, ĉiuhore, ĉiuminute.

Esperanton oni povas lerni en ĉiu aĝo.

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni (L. Zamenhof).

Se vi faras ion, do faru!

Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj.

Kiu ne ĝojigas per sia alveno, ĝojigas per sia foriro.

Ĉio ĉi jam estis.

Ekster sia loko nenio estas bona (W. Whitman/Ǔitmen).

Kiu subaǔskultas apud pordo, ekscias ankaǔ tion, kion li ne volas scii.

Multaj homoj vivas ne vivante, sed nur vivonte (V. G. Belinskij).

Pli feliĉa estas la donanto, ol la prenanto.

Se vi laboras sidante, ripozu starante.

Tion, kion la homo faras al si mem, eĉ malamiko al malamiko ne povas fari.

La plej feliĉa virino estas tiu, kiun amas ŝia edzo.

Ne sole per pano vivas la homo.

Unu «nun» estas pli bona, ol du «morgaǔ».

Ne malfermu pordon, kiun vi ne povas fermi!

Pli gravas amiko, ol mona fabriko.

Se vi volas esti feliĉa, estu feliĉa! (Kozjma Prutkov).

Vi tre helpos al mi, se vi ne malhelpos al mi.

Mi scias nur tion, ke mi scias nenion (Sokrato).

Kiu havas nenion, estas nenio.

La homoj povas esti feliĉaj, nur se la feliĉo ne estas celo de ilia vivo (G. Orwell/Orǔel).

8.4. Переведите на эсперанто:

Мне нравится отдыхать за городом. Каждое воскресенье мы ездим за город на электричке. Но вчера было холодно, поэтому я решил остаться дома. Мать попросила помочь ей, и я, взяв сумку, пошёл в магазин за хлебом. Возвратившись, я сделал много домашних дел. Потом я начал изучать учебник эсперанто. Вскоре позвонил по телефону Сергей и спросил, свободен ли я. Он весело добавил, что воздух достаточно потеплел и что он будет ждать меня около парка: можно будет поиграть в мяч. Но я никуда не пошёл. Я слушал концерт «Песня года», смотрел документальный фильм о первых космонавтах по телевидению и читал допоздна. Ну что же, я отдохнул вчера неплохо.

8.5. Расскажите о вашем выходном дне или составьте диалог по одной из ситуаций: а) ваши коллеги ездили в выходные дни на машине за город; они рассказывают об этом наперебой, а вы выясняете у них подробности; б) вы совершили поездку группой за город и обсуждаете её на следующем занятии.

Безошибочное употребление предлогов – самый верный показатель свободного владения любым языком, в том числе и эсперанто. Употребление предлогов в национальных языках представляет большие трудности, так как оно основывается не столько на логике, сколько на традиции. Употребление предлогов в эсперанто основывается главным образом на логике. Если вы к своей картотеке добавите карточки с выражениями, в которых зафиксированы расхождения в употреблении русских и эсперантских предлогов, то ваша картотека станет ещё богаче. Эти выражения можно выбирать из разных разделов уроков, особенно из упражнений с заданием «Переведите сочетания».

Приложения

1 ... 19 20 21 22 23 24 25 26 27 ... 72
Перейти на страницу:

Комментарии
Минимальная длина комментария - 20 знаков. В коментария нецензурная лексика и оскорбления ЗАПРЕЩЕНЫ! Уважайте себя и других!
Комментариев еще нет. Хотите быть первым?